Abtei St. Georg in Weltenburg

Mallonga gvidlibro pri la abatejo Weltenburg


klosternordsuedLa benediktana abatejo de Weltenburg, kiun monaĥoj de Sankta Kolumbano fondis ĉirkaŭ 600 post Kristo, estas la plej malnova monaĥejo en Bavario. Ĝi situas antaŭ la enirejo al la romantika trarompo de la rivero Danubo, sur la nordaj deklivoj de la monto Arzberg proksime al la antikva kelta kolonio de Artobriga.

 

La baroka preĝejo estis konstruita de la fratoj Cosmas Damian kaj Egid Quirin Asam, ambaŭ arkitektoj. La konstruado komencis en 1716 sub Maurus Bächl, abato de Weltenburg de 1713 ĝis 1743. La vestiblo estis finita en 1751 de Franz Anton Neu. Tie troviĝas kiel admono al kontemplado simbole prezentitaj la Kvar Lastaĵoj (morto, juĝo, ĉielo kaj infero) kaj la kvar sezonoj, kiuj esprimas la efemerecon de la mondo. Krom tio tie troviĝas oleopentraĵo de la Lasta Juĝo (Franz Adam) kaj konfesejoj kun stukaj reliefoj de Sankta Petro kaj Sankta Magdaleno kiel pentofarantoj.

 

La ĉefa parto de la preĝejo konsistas el ovala spaco, kiu estas interrompita de kvar larĝaj niĉoj. La okcidenta niĉo entenas la orgenon kaj la ĥoran galerion. La orgena kesto estas formita de Caspar Mayr; la orgeno, konstruita en 1728 de Konrad Brandenstein, estas la unuopa ekzemplero de ĝia stilo, kiu travivis ĝis nia tempo. En la suda niĉo estas fresko, kiu montras la albordiĝon de Kristoforo Kolombo en Ameriko. Li estas akompanita de kristanaro, kiu estas simboligita de dekdu benediktanaj monaĥoj. Tiujn gvidas Sankta Benedikto kaj la Beata Virgulino Maria. En la norda niĉo ni trovas predikan pupitron faritan de kolonoj de weltenburga marmoro suprenirantaj ĝis la plafono de la pupitro, kiu montras Sanktan Benedikton. Li instruas la unuajn vortojn de sia regulo en latino:

"Obsculta, o fili." (Aŭskultu, mia filo.) Tiamaniere la komunumo estas admonata, esti aŭskultantoj kiel la figuroj maldekstre de la pupitro, kiuj trinkas la Akvon da la Vivo fluantan el la Evangelio. La orienta niĉo apertiĝas al la presbitero kaj la ĉefaltaro.

 

Inter tiuj kvar larĝaj niĉoj ni trovas kvar pli mallarĝajn niĉojn, kiuj entenas samformitajn altarojn kiel estis planite de Egid Quirin Asam. La du altaraj pentraĵoj en la niĉoj malantaŭe en la preĝejo montras Sanktan Benedikton en meditado kaj Sanktan Maŭron, kiu savas Sanktan Placidon. En la du niĉoj antaŭe en la preĝejo la pentraĵo sur la altaro de la Sankta Trinitato montras la kronadon de la Beata Virgulino Maria, farita de Matthias Daburger, dum la pentraĵo pri Jesuo, priplorata de kvin anĝeloj, sur la altaro de la Sankta Kruco estas verko de Cosmas Damian Asam same kiel la pentraĵoj sur la altaroj en la malantaŭo. Sub la altaraj pentraĵoj ni trovas stukajn medalionojn, kiuj montras Sanktan Ŝolastikan, Sanktan Johanon Nepomukon, Sanktan Josefon kaj gardanĝelon kun infano.

 

Ofte anĝeloj estas videblaj en la tuta preĝejo, ĉar en 1686 la abatejo fariĝis membro de la Bavara Benediktina Kongregacio de la Sanktaj Gardanĝeloj. En la duonkupolo, ekzemple, vi vidas la Arkanĝelojn en orumita stuka reliefo: Rafelon, Miĥaelon, Gabrielon (kun la rozario) kaj Urielon kun la incenso de adoro.

 

Sur la arko de la altara spaco ni trovas pentraĵon pri la morto de Sankta Benedikto, vidalvide, supre de la orgeno, pentraĵon pri la morto de lia fratino, Sankta Ŝolastika. En la norda flanko ni vidas Totilan, la reĝon de la orientaj gotoj, starantan antaŭ Sankta Benedikto, vidalvide, la konstruaĵon de la abatejo de Monte Cassino in Italio, je 529 post Kristo. Ĉiu de tiuj arkoj portas unun de la kvar evangeliisto. La arkiteko de la preĝejo, Cosmas Damian Asam, rigardas malsupren meze tra la parapeto de la duonkupolo, supre de Sankta Luko kaj krono de steloj.

 

La larĝa niĉo en la antaŭo de la preĝejo aperiĝas al la retablo de la scena ĉefaltaro. Ĉi tie ni vidas Sanktan Georgon, sankta patrono de la abatejo. Li mortigas la drakon kaj servas la reĝidinon. Malantaŭe ni vidas la lumigitan Virgulinon, kiu romptretas la serpenton. Maldekstre de Sankta Georgo staras Sankta Martino, la dua patrono, aliaflanke Sankta Mauro, montrita kun la simboloj de abato Maurus Bächl. Supre de la retablo ni vidas princelektiston Karl Albrecht, la postan imperiestron Karlon VIIan. Sur la retablo ni trovas statuon de la Virgulino. Unuflanke ŝi estas salutita de la arkanĝelo Gabrielo, dum aliaflanke alia anĝelo prezentas al ŝi la sceptron de la regado. Koincide tiu reprezentas la anunciacion kaj la ĉielen-preno de Maria; super tio atendas ŝin la altigita Jesuo. Sur la plafono antaŭe de la ĉefaltaro ni trovas simbolan pentraĵon de religio kun la dua fondinto de la abatejo, duko Tassilo de Bavario, kaj Sankta Benedikto.

 

La pentraĵoj de la nava plafono, kiu laŭŝajne leviĝas en kupolo inundata de lumo, estas kulmino de la baroka stilo. Ni vidas la Trinitaton kroni la Virgulinon Marian kiel patrinon de la eklezio kaj gvidi procesion de kredantaj forpasintoj al la alrigardo de Dio. En la norda flanko la Apostoloj estas kun Sankta Ruperto, kiu benas la abatejon kaj la kapelon sur la monteto. Tiu kapelo entenas Nian Sonjorinon de Weltenburg, pilgrima statuo el la 15a jarcento. Malantaŭe de tiuj Sanktuloj ni vidas Sanktan Johanon Baptiston kaj Sanktan Josefon. Supre de la orgeno reĝo Davido ludas la harpon por Sankta Maria Magdalena kaj Sankta Cecilia, la sanktaj patroninoj de la muziko, kaj por kvar aliaj sanktaj virinoj. En la suda flanko Sankta Martino alproksimiĝas kun la monaĥoj, kies patrono li estas, gvidataj de abato Bächl, Sankta Ŝolastika kaj Sankta Benedikto. Sankta Georgo kun la drako staris apud la Triumfanta Eklezio.

 

In tiu preĝejo la mistika teologio de Sankta Dionizio la Areopagana kun ĝiaj ĉefaj principoj de puriĝo, inspiriĝo kaj unuiĝo trovis grandegan artan reprezentadon.

 

 

 


↑ zum Anfang der Seite ↑

Förderverein/Spenden | Medien/Presse | Archiv | Anfahrt | Schifffahrt | Links | Kontakt | Impressum